Sunday 30 September 2012

Lasta intervjuo de la registrado



Je la unua tago post la registrado, Gijom babilis kun JoMo pri la rezulto kiel konkludo de la serio de intervjuoj. Ĝi estas ludata en Muzaiko hodiaŭ aŭ vi ankaŭ povas aŭskulti ĝin ĉi tie nun.

Thursday 27 September 2012

Intervjuo de la 6a tago



Jen la intervjuo kiun ni faris por Muzaiko je la fino de la sesa tago.

Ĉi tiu estas la lasta intervjuo de mi sed ankoraŭ restas unu kiun Gijom kaj JoMo faris post la registrado. Mi estas muntanta ĝin nun do ĝi aperos ĉi tie baldaŭ.

Monday 24 September 2012

Intervjuo de la 5a tago



Jen la intervjuo kiun ni faris por Muzaiko je la fino de la kvina tago.

Mi pardonpetas pro la sono de la muŝo en la mezo de la intervjuo. Se oni aŭskultas per orelaŭskultiloj, vere ŝajnas ke muŝo ĵus flugis tra onia kapo!

Intervjuo de la 4a tago



Jen la intervjuo kiun ni faris por Muzaiko je la fino de la kvara tago.

Sunday 23 September 2012

Paniko de la lasta tago

Hodiaŭ estas la lasta tago en la studio almenaŭ por mi ĉar mi havas frumatenan flugon ree al Londono morgaŭ. Gijom restos en la studio ĝis la vespero kaj poste li denove gastos ĉe JoMo. Li restos en Tuluzo iom pli longe ĉar merkredon li faros koncerton tie.

Gijom sukcese finregistris ĉion kion li volis kaj eĉ pli ol ni atendis. Tamen ni ne havas festeman humoron hodiaŭ ĉar la planoj por la lastaj tagoj ekiĝas krizo. Ni ne atendis ke miksumado postulus tiom da tempo kiom ĝi ja uzas kaj nun ŝajnas ke estos iom da streĉo por fini ĝin antaŭ la fino de la semajno. La soninĝeniero bezonas pli-malpli po 2 horoj por ĉiu peco kaj nur duono da la laboro jam estas farita. Ŝajnas nun iom naive ke ni antaŭe pensis ke ni eĉ povus fini la mastrumadon ĉi semajnfine.

Do tio signifas ke ni devas denove kolekti monon por okazigi la mastrumadon. Mi iom senpaciencas pri fine havi la albumon kaj nun oni devas atendi dum nekonate longa tempo.

La unuan tagon kiam ni alvenis en la studion, Gijom klarigis al la skipo ke mi devos flugi hodiaŭ. Ĉar ili estas tre afablaj kaj helpemaj, la soninĝeniero proponis ŝofori min al la flughaveno. Tio ne ŝajnis kiel malbona ideo tiam sed nun ke li estas iom pli premita ĝi ŝajnas kiel stulta malŝparo de tempo. Tamen ni ja estas en la mezo de la kamparo kaj estas neniu alia maniero por iri la Tuluzo krom taksio kiu ŝajne kostus €300. Nun evidentiĝas ke Gijom kaj mi estas tute ne sufiĉe organizemaj!

Krom tio, la semajno estis tre bona aventuro por mi kaj mi tre ĝuis ĝin. Ĝi malkovris al mi tute nekonatan mondon de muziko, mi havis multe da ŝancoj (eĉ devigoj!) por ekzerci mian francan kaj mi eĉ lernis mem iom pri kiel munti dum mi laboris pri la intervjuoj por Muzaiko. Mi uzas programon kiu ŝajne iom similas al la programo kiun la soninĝeniero uzas do ofte okazis ke vidante lin labori mi vidus interesan povon de la programoj kiun mi poste uzis por la muntado.

Dankon al ĉiuj pro via legado! Mi ankoraŭ planas fari kelkajn pliajn blogafiŝojn kiam la intervjuoj pretiĝas, do bonvolu daŭre kontroli la blogon!

Mi ĵus agordis la vekilon de mia telefono kaj ĝi tre malafable diris al mi ke mi devos vekiĝi post 4 horoj do mi devas jam ĉesi. Bonan nokton!

Saturday 22 September 2012

Intervjuo de la tria tago



Jen la intervjuo kiun ni faris por Muzaiko je la tria tago.

Ankaŭ na Stefan produktas vi!

Mi pardonpetas pro la mankanta afiŝo por hieraŭ. Mi alkutimiĝis al verki la artikolojn je la fino de la tago sed hieraŭ mi estis tiom laca ke mi simple ekdormis antaŭ mi povis malfermi la komputilon.

Dum la tago hieraŭ antaŭ mi dormis, Gijom kaj la soninĝeniero faris la necesajn ŝanĝojn al la aranĝo de la mikrofonoj por ke li povus samtempe kanti kaj pianludi. Ili metis tabulon farita el ‘rigida ŝaŭmo’ por sorbi la sonon inter la piano kaj la buŝo de Gijom. Li uzis tion por la kanto ‘La fabela rakonto de Dudu kaj la malafabla reĝo de Braĝujo’. En partoj de tiu kanto Gijom rakontas fabelon anstataŭ kanti kaj tio devas okazi samtempe kun la piano ĉar ĝi ne estas tiom fiksita kiel la kantaj partoj. La rezulto estas mojosa ĉar Gijom kvazaŭ aktoras kaj uzas apartan voĉon por ĉiu rolulo en la rakonto.

Ankaŭ hieraŭ la soninĝeniero komencis ‘miksi’ kelkajn kantojn. Mi fakte pensis ke li jam estis faranta tion dum la cetero de la registrado, sed ŝajne tio devas esti aparta paŝo por krei albumon. Laŭ mia kompreno li agordas la laŭtecon de la trakoj por ke la instrumento kaj la voĉo ĝuste sekvos la emocion de la kanto. Mi aŭdis la finan rezulton por unu el la kanto kaj Gijom demandis min pri mia opinio. Mi devas konfesi ke la ŝanĝoj estas iom tro subtila por miaj naivaj oreloj do mi nur povis diri ‘nu, jes, bele…’.

Hodiaŭ venis nova muzikisto por doni flutajn partojn al du el la kantoj. Li estas amiko de amiko de Gijom kiu bonŝance loĝas en Tuluzo. Vi povas aŭdi pri li en la intervjuo kiun ni faris hieraŭ kaj kiu estos ludata en Muzaiko ekde la 3a laŭ UTC. La du kantoj al kiuj li partoprenis estas tre emociaj kaj la fluto aldonas mojosan fantazian etoson. Mi aparte ŝatas la rezulton por la kanto ‘Eĉ se ne amen'’. Mi ne bone konis tiun kanton antaŭe kaj ĝi estas plena je sentoj. Mi preskaŭ ploris aŭskultante ĝin.

Mi registris peceton de la provludo per mia poŝtelefono. Jen ĝi!


La studio havas ĉiajn bonajn modernajn aparatojn por fari muzikon kaj komfortigi la muzikistojn. Ekzemple, jen estas bildo de teĥnika ilo por teni folion de muziko kiu nomiĝis ‘rezistilo’:



Por festi la finon de la tago la koramikino de Jérome faris la jenan foton de ni ĉiuj. De la maldesktro ĝis la dekstro, tiuj nomiĝas Neil (via raportanto), Guillaume (senhejmulo kiu invadis la studion kaj ne foriros), Stefan (la flutisto), Jérome (la posedanto de la studio kaj la tamburisto) kaj Jacques (la teĥnika sorĉisto).