Monday 17 September 2012

Bona komenco

Nu, ni finfine estas en la studio. Mi nun konscias ke fakte la studio ne vere estas en Tuluzo sed ĝi estas en la iom fora vilaĝo Montcabrier. Ĝi estas en la mezo de la kamparo kaj la ĉirkaŭaĵoj estas tute silentaj. Tute ne eblas distriĝi do ĝi estas tre bona loko por labori.



Estas unu soninĝinerio kiu laboras plentempe kun Gijom. Ankaŭ estas alia homo kiu ŝajne estras la studion. Ili estas tre afablaj kaj helpemaj. Aŭ almenaŭ mi kredas tion sed ili parolas nur la francan do mi devas konfesi ke mi ne tute komprenas kio okazas.

Estas belega granda piano en la studio kaj ĝi faras tre belan sonon. Ĝi estas duone senvestita kaj ĉirkaŭita de mikrofonoj kiel scienca projekto.


Gijom komencis tuj per registri la kanton ‘Viaj Bukloj’. Li faris ĝin en du partoj, unue la pianan kaj poste la voĉan. Bonŝance oni permesis min sidi en la ĉambro dum li registris do mi povis filmi parton. Vi povas vidi ĝin en la jena filmo, sed tamen komprenu ke mia kamerao ne sufiĉe bona reproduktas la belan sonon!



Ŝajne li jam pli-malpli finregistris tiun unuan kanton kaj Gijom nun estas registranta la sekvan - ‘Postrompiĝa temp'’.

Hieraŭ survoje al studio ni tranoktis ĉe alia fama esperantista artisto JoMo. Li tre afable gastigis nin, donis konsilon al Gijom kaj eĉ faris intervjuon kun ni triope. Vi povos aŭskulti la intervjuon morgaŭ ĉe Muzaiko aŭ poste ĉe ĉi tiu blogo.

2 comments:

  1. Antaŭĝuas. "Viaj bukloj" treege plaĉas al mi kaj mi memoras, ke "Docteur Zamenhof" estis tre bela ĉe IJK pasinta. Sukceson!

    ReplyDelete
  2. Nu mi ne surbendigis na « La chanson du Dr. Zamenhof » ĉar temas pri tutesperanta albumo. Tamen ĝi aŭskulteblas ĉe mia ipernity paĝo. http://www.ipernity.com/home/lilioakvo

    ReplyDelete