Thursday 20 September 2012

Helpo petita de preĝejo

Hodiaŭ okazis du ekskursoj for de la studio. La unua estis ĉar la manĝaĵo kiun ni aĉetis la unuan tagon elĉerpiĝis kaj ni devis restoki ĝin. Ial mi estas la kuiristo por ĉiuj 5 homoj en la domoj kvankam mi sendube estas la nura homo kiu ne scipovas kuiri. Tial la pladoj estas iom fuŝe planitaj kaj ni ne sukcesis aĉeti sufiĉe por la tuta semajno.

La dua kaj pli interesa ekskurso estis al la loka preĝejo. Ni iris tien por plibonigi la kanton ‘La Plej Granda’ sed ne per preĝoj. Kiam Gijom estis registranta tiun kanton li aŭdis la sonon de la proksimaj sonoriloj de tiu preĝejo kaj li fakte pensis ke tiu sono tre taŭgas por la kanto. Tial li volis registri la sonon por vere inkluzivi ĝin en la muziko. Posttagmeze ni veturis tien en la aŭto de Jérome kun mia registrilo kiun mi uzas por la intervjuoj. Ni trovis bonan lokon ĉirkaŭita de muroj apud la enirejo de la preĝejo kaj lasis la registrilon tie. Ĝi bonŝance tre bone kaptis la sonoron kaj la sono ja nun estas en la kanto. La aldono estas iomete subtila sed ĝi ja aldonas interesan aludon al la impono de eklezioj. Ĝi ankaŭ estas tre bona memoraĵo de la studio.

Mi portanta la registrilon kaj preta por kapti la sonoron

Ĵus apud la preĝejo estas impona statuo de Jesuo sur kruco. Afîsita al tio estas ŝildo kiu ŝajne diras ke la statuo konstruîgis en la jaro 1887. Sendube kiel esperantisto tiu jaro estas jam konata al vi! Mi traktas tion kiel pruvo ke tiu sono estas destinita por inkluziviĝi en esperanta kanto.


Ŝajne la ritmo de la laboro nun estas ke oni registros po 3 kantojn ĉiutage. Tio daŭris hodiaŭ sed ankaŭ Gijom registris la francajn versiojn de 2 el la kantoj. Vi povos aŭskulti la pensojn de Gijom pri tio en la intervjuo kiun ni ĵus faris kiam ĝi elsendiĝas ĉe Muzaiko vendrede.

Mia plej ŝatata kanto el tiuj kiuj registriĝis hodiaŭ estas ‘La Nereĝojigeblulo’. La registrita versio sonas iom malsama ol la versio kiun mi konas de koncertoj. Gijom havas tre interesan parolmanieron dum li kantas kaj li tre bone regas sian voĉon. La rezulto estas tre bela!

Jam estas malfrue ĉi tie kaj mi ekdormas skribante do mi lasos vin nun ĝis morgaŭ. Bonan nokton!

No comments:

Post a Comment