Sunday 23 September 2012

Paniko de la lasta tago

Hodiaŭ estas la lasta tago en la studio almenaŭ por mi ĉar mi havas frumatenan flugon ree al Londono morgaŭ. Gijom restos en la studio ĝis la vespero kaj poste li denove gastos ĉe JoMo. Li restos en Tuluzo iom pli longe ĉar merkredon li faros koncerton tie.

Gijom sukcese finregistris ĉion kion li volis kaj eĉ pli ol ni atendis. Tamen ni ne havas festeman humoron hodiaŭ ĉar la planoj por la lastaj tagoj ekiĝas krizo. Ni ne atendis ke miksumado postulus tiom da tempo kiom ĝi ja uzas kaj nun ŝajnas ke estos iom da streĉo por fini ĝin antaŭ la fino de la semajno. La soninĝeniero bezonas pli-malpli po 2 horoj por ĉiu peco kaj nur duono da la laboro jam estas farita. Ŝajnas nun iom naive ke ni antaŭe pensis ke ni eĉ povus fini la mastrumadon ĉi semajnfine.

Do tio signifas ke ni devas denove kolekti monon por okazigi la mastrumadon. Mi iom senpaciencas pri fine havi la albumon kaj nun oni devas atendi dum nekonate longa tempo.

La unuan tagon kiam ni alvenis en la studion, Gijom klarigis al la skipo ke mi devos flugi hodiaŭ. Ĉar ili estas tre afablaj kaj helpemaj, la soninĝeniero proponis ŝofori min al la flughaveno. Tio ne ŝajnis kiel malbona ideo tiam sed nun ke li estas iom pli premita ĝi ŝajnas kiel stulta malŝparo de tempo. Tamen ni ja estas en la mezo de la kamparo kaj estas neniu alia maniero por iri la Tuluzo krom taksio kiu ŝajne kostus €300. Nun evidentiĝas ke Gijom kaj mi estas tute ne sufiĉe organizemaj!

Krom tio, la semajno estis tre bona aventuro por mi kaj mi tre ĝuis ĝin. Ĝi malkovris al mi tute nekonatan mondon de muziko, mi havis multe da ŝancoj (eĉ devigoj!) por ekzerci mian francan kaj mi eĉ lernis mem iom pri kiel munti dum mi laboris pri la intervjuoj por Muzaiko. Mi uzas programon kiu ŝajne iom similas al la programo kiun la soninĝeniero uzas do ofte okazis ke vidante lin labori mi vidus interesan povon de la programoj kiun mi poste uzis por la muntado.

Dankon al ĉiuj pro via legado! Mi ankoraŭ planas fari kelkajn pliajn blogafiŝojn kiam la intervjuoj pretiĝas, do bonvolu daŭre kontroli la blogon!

Mi ĵus agordis la vekilon de mia telefono kaj ĝi tre malafable diris al mi ke mi devos vekiĝi post 4 horoj do mi devas jam ĉesi. Bonan nokton!

No comments:

Post a Comment